יום שבת, 8 ביוני 2013

La 7-a Azia Kongreso en Israelo



La 7-a Azia Kongreso en Israelo

Oficiala raporto (aperis en revuo Esperanto, junio 2013):


La 7-a Azia Kongreso de Esperanto okazis la 18-22 de Aprilo en Jerusalemo. Tri jarojn pli frue, kiam Israelo invitis la kongreson, la reago de pluraj aktivuloj de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA) estis "Israelo ja trovighas en Europo, ĉu ne?" Tamen, dum la 6-a Azia Kongreso en Mongolio en 2010, KAEM oficiale decidis okazigi sian sekvan Kongreson en la jaro 2013 en Israelo. Aldone al la kleriga kaj arta programo de la kongreso, la partoprenantoj povis partopreni 4-tagan antaŭ-kongreson en la norda parto de Israelo, duontagajn ekskursojn en Jerusalemo kaj apude dum la kongreso, kaj 5- tagan post-kongreson en la suda parto: la Morta Maro, Eilat, la Rugha Maro,  kaj Petra en Jordanio. Tiu turisma programo reflektis ankaŭ la kongresan temon: "ekologio de paco – kunvivado de homo, medio kaj naturo". Kiel distra teamo estis kontraktitaj Kajto, kaj denove Jomo, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso. La bezono informi al la tuta Esperantujo spronis la rapidan konstruon de nova retejo kun aparta paĝo por la kongreso (http://www.esperanto.org.il/ak2013.html ). Iom post iome akumuliĝis tie informoj pri la Azia Kongreso: unua kaj dua bulteno, turisma programo, reta aliĝilo kaj listo de aliĝintoj. Entute alighis ĉ. 160 personoj, de 26 landoj, inter ili la plej grandaj grupoj venis de Israelo (62), Japanio (20) kaj chinio (14). La china delegacio ankau estis gvidita de la plej altranga kongresano – vicministro en la china registaro. La kongresa programo estis tri-parta: en la mateno ĝis la posttagmezo – ekskursoj en kaj apud Jerusalemo, ĝis la vespermanĝo – kleriga programo (prelegoj) kaj post la vespermanĝo – arta kaj distra programo. En la inaŭguro salutis la vicurbesto pri kuturo kaj arto, estis legita la saluto de la prezidanto de UEA kaj parolis la eliranta kaj novelektita prezidantoj de KAEM. La dumkongresa ekskursa programo konsistis el kvar ekskursoj en Jerusalemo: la okcidenta apudurba regiono – la holokaŭsta muzeo Yad Vashem kaj la araba vilaĝo Abu Goŝ, kie oni gustumis la plej bonan orientan manĝon, la orienta apudurba regiono – Oliva Monto kaj natura promeno en la rivero Kelt, la antikva Jerusalemo – la Templa Monto, la Tomba preĝejo kaj la Lamenta Muro, kaj la moderna Jerusalemo – la Kneset (parlamento) kaj la Israela Muzeo. En la kleriga programo estis prelegoj pri tre variaj temoj – i.a pri Indonezio, infanedukado en Vjetnamio, ĉina opero,  la cunamo-katastrofo en Japanio. Okazis debato pri la paco en la Mezoriento, gvidita de Renato Corsetti kaj prelegoj pri moderna pentrado en Israelo. KAEM elektis novan prezidanton  - s-ro Ruixiang Wang el Chinio kaj la venontan lando por la 8-a Azia Kongreso en 2016: Chinio. En la arta programo ĉefrolis la mirindaj Kajto kaj Jomo, kiuj kantigis kaj dancigis la kongresanojn de ĉiuj aĝaoj. Krome aperis israelaj danc-grupoj, orenta (ventro) danco kaj eŭritmia dancado. Plej vigla kaj riĉa estis la internacia vespero, kiu estis tute spontanea. Antau la kongreso ch. 30 personoj partoprenis la 4-tagan ekskurson al Jafo, Haifa, Akko, Nazareto kaj Lago de Galileo. Post la kongreso ĉ. 30 kongresanoj partoprenis 5-tagan ekskurson al Jeriko, La Morta Maro, Masada, Eilat, la Ruĝa maro kaj al Petra, la nabatea antikva urbo en Jordanio.

Organizis: Amri Wandel (Kongresejo, Gastejoj, Programo, Informado, Transportado, Ekskursoj dum- la kongreso, postkongreso), Jehoshua Tilleman (Kasisto, invitleteroj, antaukongreso), Gila Wandel (loghigo), Tsvi Sadan (retejo, alighoj). 

אין תגובות:

הוסף רשומת תגובה