יום ראשון, 11 באוגוסט 2013

II. La Azia Kongreso kaj Jerusalemo



En la antaŭa ĉapitro mi priskribis la preparojn kaj la antaŭ-kongresan ekskurson. Jen la daŭrigo de la blogo pri la Azia Kongreso.

Jaŭdo 18.4 – tagmeze komenciĝas la kongreso. Mi plenigas la ĵipon per sakoj kun materialoj por la kongreso kaj ekas al Jerusalemo. La tria vicurbesto respondas pri ĉeesto en la inaŭguro "eble". Mi komencas urĝan telefonadon por ke la respondo fariĝu "certe" – la inaŭguro ja okazos en la venonta tago. Fine lia helpanto respondas jese, la vicurbestro venos kaj salutos la kongreson. Sed oni vokis de la kongresejo ke jam alvenas la unuaj kongresanoj kaj la akceptejo ankoraŭ ne estas preta.

Bonŝane la unuaj helpantoj jam ĉeestas kaj ekorganizas laŭeble. Esitĝas kaoso en la akceptejo ĉar la kongresa kasisto (Jehoŝua) kiu gvidas la antaŭkongresan grupon malfruas. Bonŝance Gila kaj Gabi heplas kun la disdono de ĉambroj. Meze de la akceptado alvenas la ĉina altranga grupo kaj la ĉina vicministro volas havi kunvenon kun mi. Ni mallonge kunvenas en aparta ĉambro, manpremojn antaŭ la fotiloj kaj interŝanĝas kelkajn ĝentilajn frazojn en la Internacia Lingvo (la angla). La ĉinoj foriras al sia programo kaj mi revenas al la kongresaj laboroj. Kun malfruo de unu horo alvenas la aŭtobuso de Tel Aviv kun la antaŭ-kongresa grupo, kaj kun la kasistoJehoŝua… granda kaj kaosa vico jam atendas lin ĉe la akceptejo. KAEM petas ĉambron por kunsido, kaj mi devas akompani la kongresanojn kiuj jam ricevis ĉambrojn al la Scienca Muzeo, dum multaj ankoraŭ vicatendas en la akceptejo. Kun malfruo de unu horo oni ekas piede al la muzeo. Pro la malfrua tempo mi decidas anstataŭe viziti la pli proksiman muzeon de la Bibliaj Landoj (vidalvide de la Israela Muzeo), kiu montriĝis tre interesa. Bonŝance ĝi funkcias ĝis la 17:30. Estas tre bona enkonduko al historio de la lando kaj tuta regiono – la "fekunda arko" de Egiptio ĝis Mesopotamio - en la antikva tempo. Post reveno de la muzeo komenciĝas la prelega programo, kaj post la vespermanĝo la distra parto: kanto de Enrika kaj sekve la interkona dancvespero kun Jomo. Malfrue alvenis Ankie kaj Nanne (Kajto), rekte de la flughaveno. Mi kuris al la kuirejo por kunmeti regalon por ili de la restaĵoj de la vespermanĝo. Ne estis multe, sed bonŝance ili ne estas dorlotitaj… Post la dancoj – nokta filmo pri la avangarda poetino Jona Volaĥ, subtitolita de Doron. Mi bedaŭrinde ne povis spekti ĝin pro helpado al Jehoŝua kun la financaj kalkuloj.

Vendredo 19.4. Matena veturado al la holokaŭsto-muzeo kaj centro Yad Vashem. El la tri menditaj aŭtobusoj venis nur du, pro paneo, sed bonŝance sufiĉis. La viziton mi aldonis al la programo nur unu semajnon antaŭe, sed estis tre impona. Ni faris grupan foton en la placo de la Varsovia Getto, kie du semajnojn pli frue, en la memortago por la Holokaŭsto, ni metis florkronon nome de ELI kaj UEA. 



Ankaŭ tre kortuŝa estis la vizito en la "memortendo" kun ĉiuj morto-kampadejoj, la monumento por la murditaj infanoj kaj tiu por Januŝ Korĉak. Fine ni vizitis la novan holokasto-muzeon, kie oni vidis i.a. la angulon de la knabo Petr Ginz, kiu okupiĝis i.a. pri Esperanto. Pro la grandeco de tiu muzo kaj la amaso de vizitantoj la grupo disiĝis kaj kelkaj kongresanoj revenis al la buso kun granda malfruo. Sekve -  vizito de  la monaĥejo en Abu Goŝ kiun ni sukcesis atingi ĝustatempe por la rendevuo kun la fransiskana monaĥo Frato Olivier [olivje], fama en Israelo pro lia humuro, rakontoj kaj kantado. Li parolis hebree kaj mi tradukis. Li konis Esperanton de antaŭa vizito dum la Israela kongreso, kaj aldonis al siaj ordinaraj spritaĵoj ankaŭ Esperanto-rilatajn aspektojn. Sekve ni tagmanĝis en apuda restoracio – Abu Goŝ estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj lokoj por orienta manĝo, kaj vere la tagmanĝo estis riĉa kaj bongutega. Revenvoje ni sukcesis viziti la preĝejon de vizitado en Ein Kerem, kie ni vidis tabulojn kun la preĝo "Magnificat" en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
Postagmeze, reveninte de la ekskurso okazis la inaŭguro de la Azia Kongreso. Ĝi estis digna kaj mi legis la saluton de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA. Salutis la prezidantoj de KAEM, Steruhiro Sasaki kaj la novelektita prezidanto Ruixiang Wang el Chinio, kie okazos la 8-a Azia Kongreso en 2016. Por iom kompenci la prokraston pro la malfrua reveno de la ekskurso kaj plilongiĝo de kelkaj salutoj mi spontanee decidis ke antataŭ la kutimaj salutoj de reprezentantoj de ĉiuj landoj, kiel kutime en la inaŭguro de Universala Kongreso, simple leviĝu la ĉeestantaj kongresanoj. Tio ankaŭ donas pli da impreso pri la partopreno, kaj kompreneble ŝparas murte da tempo. Eble indas sekvi tiun modeln ankaŭ por la UK-inaŭguro.
La vicurbestro de Jerusalemo por kulturo kaj arto, Pepo Allo (en la foto), alportis la saluton de la urbestro Nir Barkat. La vicurbestro longe salutis ankaŭ sianome kaj multaj kongresanoj volis fotiĝi kun li. Por kompenci la perditan tempon mi cedis mian prelegon pri la grimpado de Akonkagvo en la spuroj de Tibor Sekelj, kaj tie oni sukcesis ĝustatempe atingi la Sabatan vespermanĝon. Ni aŭdis sabatan "Kiduŝ" de la rabeno de la gatejo. Sekve estis koncerto de Kajto, kiu tre plaĉis al ĉiuj ĉeestantoj. Laŭ la programo poste devis okazi dancado kun Jomo ĝis noktomezo, sed ĉar la dancigo efektive jam okazis la antaŭan nokton, kaj ĉar Kajto tiom plaĉis, Kajto spontanee plilongigis sian koncerton ĝis           malfrue kaj oni povis endormiĝi pli frue, post tiu longa plena kaj laciga tago.

Sabato 20.4. La tago komenciĝis per ekskurso al la Oliva Monto. Post la matenmanĝo du plenaj aŭtobusoj veturigis la pli ol 100 kongresanojn al la observatotrio sur la Oliva Monto, kiu superrigardas Jerusalemon de Oriente. Estas belega pejzaĝo de la Tempa Monto kaj en ĝia centro la "Kupolo de la Roko", ankaŭ konata per la nomo "Moskeo Omar", kun la ora kupolo, unu el la plej famaj simboloj de Jerusalemo. En la fono oni povas vidi la malnovan urbon kaj en la okcidenta horizonto la novan urbon. Pro la bela pejzaĝo oni faris grupan foton kun la Esperanto-flagoj.

De tie oni veturis mallongan distancon (vere estus eble piediri du 5 minutoj) al la preĝejo Patro Nia, ankaŭ konata per la nomo Oleana, konstruita fine de la kvara jarcento de Heleno, la patrino de la bcanca imperiestro Konstantinus, kiu unua akceptis la kristanismon. Ĝi estas fama pro la preĝo "Patro Nia" kiu aperas sur ĝiaj internaj muroj en pli ol cent lingvoj, inkluzive de Esperanto. 

Ni plueveturis al la preĝejo Gatsemane, aŭ "preĝejo de Ĉiuj Nacioj", kiu estas konstruita en la loko kie Jezuo pasigis la nokton antaŭ sia proceso, kaj la dua nomo venas de lafinancado por la konstruo – ĉiuj naciouj kiuj kunbatalis kun la alianco de Britio kaj Francio en la unua mondmilito. La Preĝejo havas belan kolorriĉan mozaikan fasadon, kiu priskribas jezuon en ruĝa robo kun la apostoloj. De tie ni daŭrigis la ekskurson al la natura parto: la fonto Far'a, el kiu fluas la revero Kelt ĝis Jeriko kaj la morta maro. La plimultro de la partoprenantoj subeniris per natura iom aventura kruta pado, dum la aliaj veturis per la aŭtobusoj ĝis la parkejo kaj de tie promenis per la ŝoseo. La natura promeno ebligis al la ekskursantoj konatiĝi kun floroj kaj pejzaĝoj senpere, vidi de ekstere monaĥejon kiu estas kvazaŭ gluata al la kruta roka murego, kaj fine aprezi la riveron kaj besenetojn. Japana kongresano glitis kaj vundis sian kampon, kaj kvankam li sentis bone kaj la vundo estis nur supraĝa, mi decidis mallongigi la ekskkurson por alporti lin al hospitalo por observo. Survoje reen ni pasis ĉe la strato Zamenhof en Jerusalemo nomata pro la agado de aktiva jerusalema s-ano kiu loĝis en tiu strato en la 50-aj.
Posttagmeze okazis la kongresa programo, kaj en ĝi elstaris la depato pri paco en la Mezoriento, gvidita de Renato Corsetti (foto). 
Okzis vigla diskuto, sed malgraŭ la diferencaj opinioj la estoso estis amika kaj bona. Post la vespermanĝo okazis komuna koncerto de Jomo kaj Kajto, kiuj kune kreis tre interesan kaj distran miksaĵon de kanzonoj, muziko kaj distraj kantoj.

Dimanĉo, 21.4.
Post vizitado de la regionoj okcidente kaj oriente de Jerusalemo venis la vico de antikva Jerusalemo, la centro. Ĉar tiu ĉi ekskurso povas esti farata nur en malgrandaj grupoj, estis tri ĉiĉronoj. Unu grupo venis kun mi, alia estis gvidita de Olga, koleginio de mia lernejo de ĉiĉeronoj, kiuj klarigis en la angla kun traduko en Esperanton. Tria grupo konsistis ĉefe de israelaj partoprenantoj , kaj estis gvidita de Inbal, anku de mia lernejo de ĉiĉeronoj, kiuj klarigis en la hebrea. Unue ni vizitis la Templan Monton kun la du moskeoj: El Aksa, la tria plej sankta moskeo por islamanoj, kaj la Kupolo de la Roko, kun la impona ora kupolo. Ambaŭ estis konstruitaj en la sepa jarcento, en la frua islama epoko kaj havas belajn ekzemplojn de arabstila arkitekturo. La Templa Monto estas la loko de la juda templo, detruita de la romianoj en la jaro 69pK, dum la granda ribelo de la judoj. La oktagona konstruo de la Omar moskeo (grupa foto) markas la lokon de la "fundo-roko" kie laŭ la tradicio okazis la biblia rakonto de la sakrifico de Isako far lia patro Abrahamo. 

Ni eliris tra la "Kotona Pordego" al la "Via Dolorosa" – la vojo de Jezuo kun la kruco. Pro manko de tempo ni iris rekte al ĝia lasta halto – la preĝejo de la tombo, konstruita en la bizanca tempo, detruita de la islama "freneza" reĝo (Khalifo) Hakim Biamr Alla, kaj rekonstruita de la krucmilitistoj. Ni vizitis la rokon de Golgota kie laŭ la Katolika tradicio Jezuo estis krucumita kaj lian tombon, de kie li malaperis post tri tagoj kaj supreniris al la ĉielo. De tie ni daurigis al la Okcidenta (Lamenta) Muro al la muraj tuneloj, kie oni elfosis la subajn ŝtonvicojn de la tempo de Herodo, kaj ni vidis la novajn elfosaĵojn – la Heroda stratnivelo kaj la plej subaj nveloj un la ritualaj banenoj. Fine ni eniris la centron Davidson – rekonstruo de modelo kaj restaĵoj de la Dua Templo – ankaŭ ĝin ni vidis en tri grupoj, mia grupo kreskis kaj estis pli granda ol la maksimumo, kaj la gvidantino apenaŭ akceptis ĝin. Pst la gvidato en la modelo, ni iris al la suda muro de la templa monto, kun la Ĥulda pordegoj, kaj laste la Wilson Arkon – kaj la falinta angulŝtono kun la skribo ke tie la pastro trumpetis por signi la eniron de la sabato/ Ne kredeble, skribo de anta ŭ2000 jaroj, precize laŭ tio kio estas priskribita en la talmudo. Sekve ni vidis la daŭrigon de la heroda strato kaj ritualajn basenojn. Fine de la ekskurso ni spektis ion interesan. Olga, la alia ĉiĉeronino, faris adiaŭan kanton al sia grupo… en Esperanto. Kompreneble ŝi ricevis multajn aplaŭdojn… la aŭtobusoj venis preni nin reen al la kongresejo. Dum la posttagmeza programo okazis la kunveno de KAEM, pluraj el la reprezentantoj de aziaj landoj raportis pri la Esperanto-agado en siaj lanfoj.   
 
En la vespera programo estis la Internacia Vespero. La intenco estis havi prezentaĵon de ĉiuj el la 25 landoj reprezentataj en la kongreso, malgraŭ miaj ripetaj petoj ĝis la vespermanĝo alvenis nur tri proponoj. Sed mi denove anoncia pri la bezono prezenti ion nacian de chiu lando reprezentata en la Kongreso, kaj ghis la fino de la vespermangho jam estis 5. Ne sufiĉe. Mi petis de la ĉiam-preta Kajto, kaj de unu-du aliaj, kaj esperis ke la vespero ne estos fiasko. Sed tiam okazis miraklo: iom post iom venis proponoj, plej multaj POST la komenciĝo de la vespero! Kiam kongresanoj vidis ke la programo estas sukcesa, plia venis al mi kaj demandis ĉu ili ankoraŭ povas kontribui, kaj kompreneble mi akceptis ĉiujn, ja ne eblis fari provludojn…Mi reĝisoris ilin dum la programo kiam ili alvenis, kaj rearanĝis la restantajn programerojn kun la novalvenantajn. La arta kvalito ne ĉiam estis alta, sed la entusizamo kompencis. la vespero daŭris ĝis la 11-a, unu horon pli ol planite, kaj mi devis rifuzi malfrue alvenintajn proponojn pro la malfrua horo. Tiu spontanea vespero fariĝis unu el la plej gajaj kaj vere internaciaj vesperoj kiun mi memoras. Kaj same diris multaj, ekzemple: La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortusha de mia vivo de esperantisto !!
Tiu-ĉi citaĝo de la letero de Jomo per kiu mi komencis la blogon kvazaŭ fermas la ciklon. La Sukcesa Internacia Vespero estis por multaj la pinto de la Azia Kongreso, kaj inda finalo.

Lundo, 22.4. La lasta tago de la Kongreso komenciĝis per ekskurso al la nova, moderna Jerusalemo. Ni piede iris al la Knesset – la israela parlameto kiu ricevis tiun novan domon en la 70-aj, kaj fotiĝis kun la apuda menoro (en la foto) – 7-branĉa kandelaro, kiu estas la signo de la israela ŝtato. 

Efektive la menoro estas multe pli antikva signo de judoj ol la ŝildo de Davido, kiu aperas en la israela flago. Ni vizitis la apudan roz-ĝardenon kaj la modernan konstruaĵon de la supera kortumo. Fine ni promenis al la Israela Muzeo, kie ni vizitis tri elstarajn eksponaĵojn: la modelon de Jerusalemo antaŭ dumil jaroj, la "Palaco de la libro" – kie ni vidis la rulaĵojn trovitaj apud la Morta Maro, kiuj estas 2000 jaraĝaj kaj estas la plej antikva biblia teksto, kaj la tutnovan ekspozicion pri la reĝo Herodo, kiu konstruis i.a. la urbon Cezareo kaj multe plivastigis la Templon. Revene en la kongresejo okazis la ferma programo – bilda resumo de la Azia Kongreso kiun mi preparis samtage, resuma debato kaj solena fermo.
Pluraj kongresanoj, inkluzive de la tuta grupo por la postkongreso, restis ankorau unu nokton en Jerusalemo, sed char ne estis lokoj en la kongresa gastejo, ni movis al alia gastejo – Agron – por tiu nokto. Post kiam mi aranĝis la ĉambrojn por ĉiuj en Agron, mi reveturis hejmen kun ĉiuj restantaj materialoj de la Azia Kongreso: kongresaj sakoj, varoj de la libroservo, afiŝoj, flagoj…finita la Kongreso, sed la postkongresa grupo kiun mi estis akompanonta ne sentis sin adiaŭe: ankoraŭ dum 5 tagoj ni spertos Israelon kaj Esperantujon!


La Azia Kongreso en bildoj:
 ĉ. 500 fotojn de la kongreso
50 de la antaukongresa ekskurso al Nazareto kaj Lago de Galileo kaj  380 de la post-kongresa ekskurso al Jeriho, Morta Maro, Petra kaj Eilat:
Ĉiuj fotoj estas elshuteblaj por vi.
Aldone jam pasint semajne mi enretigis koncizan bildaron (84 fotoj) de la Azia Kongreso kaj Postkongreso  

יום שבת, 8 ביוני 2013

Konatiĝu kun Israelo per la 7-a Azia Kongreso de Esperanto



Historio de la 7-a Azia Kongreso en Israelo:

I. Preparoj kaj Antaŭkongreso


Karaj legantoj kaj geamikoj,

Ĉi sube mi prezentas la historion de tiu mirinda kongreso, kiel mi vidis kaj spertis ĝin kiel iniciatinto, organizanto, gvidanto kaj partoprenanto. Mi dividos miajn planojn, esperojn, sukcesojn kaj malfacilaĵojn de la planado ĝis la ĉiĉeronado de la postkongresa ekskurso. Mi invitas vin (re)sperti kun mi la kongreson kaj la belajn kongresurobon Jerusalemo kaj kongreslandon Israelo.

Mi ŝatus komenci tiun ĉi rakonton pri la la Azia Kongreso per letero de fama kantisto, kiun mi ricevis antaŭ nelonge:

Saluton kara Amri !! 
Mi ankorau ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jeruzalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverserco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj.
La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortusha de mia vivo de esperantisto !!

Denove dankon,
Ghis baldau mi esperas (augusto ??) 
Amike,
j O m O

Multajn similajn mesaĝojn mi ricevis, rete kaj buŝe, post la Azia Kongreso kaj ĝia postkongresa ekskurso. Ili estis taŭga kompenco por tio kio estis verŝajne mia plej granda Esperanto-projekto, plej granda laboro, sed ankaŭ plej feliĉiga sperto. Ĉu pli malfacila ol la organizado de la Universala Kongreso en Tel Avivo? – verŝajne jes. En la UK en 2000 kunlaboris multaj personoj kaj instancoj, UEA, LKK kaj profesia vojaĝagntejo. La Azian Kongreson devus kunorganizi 4-persona teamo de ELI kiu dum multaj jaroj organizis la Israelajn kongresojn – Josi, Esti, Nava kaj mi. Batis la sorto kaj en la jaro antaŭ la Kongreso, el tiu teamo efektive restis mi sola. Bonŝance mi ne estis tute sola – en la monatoj antaŭ la kongreso multe  helpis Jehoŝua, Gila, Tsvi, Esti kaj Yael, sed grandparte mi devis fari preskaŭ ĉion – informado, reklamado, varbado, buĝeto, programo, ekskursoj, kongresejo, salonoj, gastejoj, artistoj, dokumentoj, kongresa libro, postkongreso…sed ni komencu ĉe la komenco.

"Ĉu Israelo troviĝas en Eŭropo?" estis la reago de pluraj aktivuloj de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA) kiam antaŭ tri jaroj, novaliĝinta Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) invitis la 7-an Azian Kongreson al tiu fora angulo de Azio: ĝis tiam la plej okcidenta Azia Kongreso okazis en Nepalo. Tamen, dum la 6-a Azia Kongreso en Mongolio en 2010, KAEM oficiale decidis okazigi sian sekvan Kongreson en la jaro 2013 en Israelo. En Israelo ni ekplanis kiel ripeti la pozitivan sperton de la UK en Tel Avivo, en la jaro 2000. La konstanta organiza teamo de la Israelaj Kongresoj komencis labori, kvazaŭ temus pri iom pli granda ol kutime landa kongreso. Por ne kolizii kun la UK kaj por eviti la someran varmon, la estis fiksita meze de aprilo (18-22.4.2013). Kiel kongresurbo ni elektis Jerusalemon, la plej turisme interesa urbo en Israelo. Tiu elekto ebligis oferti turisman kovron de la tuta lando ene de du semajnoj: antaŭ-kongreso en la norda parto, dum la kongreso duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude, kaj post-kongreso en la Morta Maro, Eilat kaj Petra en Jordanio. Tiu turisma programo reflektis ankaŭ la kongresan temon: "ekologio de paco – kunvivado de homo, medio kaj naturo". Kiel distra teamo estis kontraktitaj Kajto, kaj denove Jomo, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso. La bezono informi al la tuta Esperantujo spronis la rapidan konstruon de nova retejo por ELI en la somero de 2011. En aparta paĝo
 (http://www.esperanto.org.il/ak2013.html ) iom post iome akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso: unua kaj dua bulteno, turisma programo, reta aliĝilo kaj listo de aliĝintoj. La turisma ministerio helpis presi la unuan bultenon
http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013unua-bulteno.pdf kiun mi verkis por disdoni en la UK en Hanojo.

Somero 2012: UK en Hanojo. En la UK mi disdonis mil ekzemplerojn (poste centoj da informiloj estis disdonitaj en la TEJO-kongreso, en la Itala Kongreso en Aŭgusto kaj en la Internacia Festivalo en Germanio). En la Hanoja UK mi prezentis la Azian Kongreson en ĉiuj eblaj okazoj: Movada Foiro, Azia agado, KAEM-kunveno kaj eĉ en la aŭkcio, mi ofertis la kongresan numeron unu, kiu estis aĉetita de finna s-ino. Multaj kogresanoj en Hanojo interesiĝis pri la kotizoj por la Azia Kongreso, kaj kvankam ni ankoraŭ ne havis ĉiujn datumojn mi promesis ke ni provu havi malaltan bazan kotizon. Post Hanojo mi pasigis du semajnojn en Pekino okaze de kongreso de la Internacia Astronomia Unio, kaj ankaŭ tie prelegis kaj varbis por la Azia Kongreso, i.a. en Ĉina Radio Internacia kaj en E-kluboj.
 En la foto: disdonas la flugfoliojn kun Martha Otto en la Movada Foiro dum la UK en Hanojo

Septembro 2012. Reveninte al Israelo mi verkiis la Duan Bultenon kaj kalkulis la kotiztabelon; la kotizo, kiel mi promesis fakte estis malalta (200 eŭroj por B-landoj en la unua periodo), konsideranta ke tio inkluzivas ĉion: loĝadon, manĝojn, programon kaj ekskursojn). Mi fidis ke la pli altaj kotizoj pagotaj de A-landanoj kaj en la pli malfruaj periodoj balancigos la buĝeton. Tamen komence malmultaj alighis. Ni antaŭvidis 200 partoprenantojn, sed ĝis la fino de la unua periodo (1.1.2013) aliĝis malpli ol 80.

Januaro 2013. En la Internacia Seminario ni okazigis Israelan Vesperon kaj tiuokaze varbis por la Azia Kongreso. Samtempe personaj kontaktoj kaj artikolo en la revuo Esperanto alportis pliajn aliĝantojn.
Planado de la kongresaj eksrusoj. Jam estis tempo ekplani detale la antaŭkongreson kaj postkongreson, kaj mendi la respektivajn servojn: tranoktoj, transportado. La programon de tiuj ekskursoj, kiel ankaŭ la kongresaj ekskursoj mi preparis surbaze de similaj ekskursoj kiujn mi organizis en antaŭaj jaroj por la Israela Kongreso, sed multe plivastigis kaj riĉigis per la serto de profesia kurso por ĉiĉeronoj (kiun mi partoprenas jam unu jaron kaj duono). Mi  komencis detale plani la turisman itineron kiun mi verkis por la unua infrormilo:
Laŭ la sperto de la Israela Kongreso mi proponis por la kongreso tri-partan programon: en la mateno ĝis la posttagmezo – ekskursoj en kaj apud Jerusalemo, ĝis la vespermanĝo – kleriga programo (prelegoj) kaj post la vespermanĝo – arta kaj distra programo.

Februaro 2012. Iom post iom venis pliaj aliĝoj, sed ankaŭ pli da petoj kaj laoro. En februaro mi verkis la Trian Bultenon http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013tria-bulteno.pdf kun provizora programo kaj ankaŭ respondoj al oftaj demandoj. Tamen daŭre venis multaj petoj: demandoj pri transportado de la flughaveno,  helpo-petoj por mendi hotelon antaŭ la kongreso aŭ post la ekskurso, jen propono por program-kontribuo, jen urĝa peto por invitletero. Ni provis afable kaj pacience respondi al ĉiuj. Eĉ kiam mi vojaĝis por 3 semajnoj al Sudameriko mi provis kiel eble resti en kontakto kaj retpoŝte respondi la demandojn kaj petojn.

Aprilo 2012. Kiam proksimiĝis la dato ĉio fariĝis pli intensa kaj urĝa. Jam estas 150 aliĝintoj. Mi verkis hebrean version de la kongres-programo por krokodiloj kaj eksteraj instancoj http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013programo_he.pdf.

Du semajnoj antaŭ la kongreso. Daŭre mankas Alta Protektanto. La oficejo de prezidento Shimon Peres, de kiu ni petis unuavice petis esti la Alta Protektanto, ĉar li siatempe estis AP de la UK en Tel Avivo en la jaro 2000, proksrastis la respondon dum du monatoj, verŝajne pro la kunmetado de la nova israela registaro post la elektoj en Januaro, kaj poste pro la vizito de prezidento Obama en Jerusalemo. Finfine venis la respondo, sed bedaŭre ĝi estis negativa – li simpatias sed ne povas surpreni estis AP pro troa okupiteco. Mi tuj leteris al la sekva alternativo – la urbestro de Jerusalemo Nir Barkat. Li bonŝance tuj respondis pozitive, sed petis proponon de saluta teksto. Mi verkis proponon, kiun la proparolisto de la urbestraro iomete modifis.

Unu semajno antaŭ la kongreso. Necesas prepari finajn listojn de ĉambroj en la kongresejo kaj en ses gastejoj antaŭ kaj post la kongreso, produkti kongresajn sakojn, verki kaj presigi la Kongresan Libr(et)on, ankoraŭ mankas vizo por Indonezio…Kvin tagojn. Alvenas la unuaj kongresanoj kaj ekloĝas en la cambrojĉkiujn mi lastmomente rezervis en hotelo Olympia en Tel Avivo.

Dimanĉo 14.4. Kvar tagoj antaŭ la kongreso.  Bonŝance Gabi konsentis gvidi la unuan tagon de la antaŭkongreso (vizito en malnova Jafo). Tiucele mi sendis al li mian turisman raporton pri  malnova Jafo kiun mi verkis por la ĉiĉeroa kurso. Gabi veturis kun la antaŭkongresa grupo (ĉ. 30 personoj) per aŭtobuso kiun mi mendis en la antaŭa semajno al Malnova Jafo. La 4000-mil-jaraĝa fratino de la juna, 100-jara, Tel Avivo. Unue ili grimpas per ŝtuparo al la "kulmina parko", de kie oni vidas la belan pejzaĝon de la marbordo de Tel Aviv, kun la moderna promenejo kaj la hotela strio. En unu el tiuj hotelaj turoj, Dan Panorama, okazis antaŭ 13 jaroj la Universala Kongreso.
En la parko troviĝas la "Ponto de deziroj" – kun zodaikaj signoj. Apud ĝi estas ŝildo: "antikva legendo diras, ke se oni metas la manon sur sia signo kaj faras deziron, ĝi estas plenumata". La legendo eble estas malnova, sed la ponto – nur dudek jara. De tie la grupo iris al la turisma centro de malnova Jafo. Tie oni povas vidi arkeologiajn trovaĵojn de Jafo el ĉiuj epokoj kaj spekti filmojn pri la famaj personoj kiuj pasis en Jefo en sia pasinteco, ekzemple la apostolo Petro, kiu en Jafo havis sian faman sonĝon pri la permeso de nekoŝeraj manĝaĵoj.

De tie la grupo subeniris tra pitoreskaj aleoj kun multaj art-galerioj kaj butikoj, al la malnova fiŝista haveno de Jafo. Vidalvide, en la maro, oni povas vidi grupon de rokoj – la roko de Andromedo. Laŭ la greka mitologio, estas la restaĵo de la mara monstro Cetus, sendita de la dioj por puni la urbon pro la fiereco de ĝia reĝino Kasiopea. Por savi la urobon la princino Andromeda estis oferita al la monstro, sed la heroo Pereso uzis la kapon de Meduzo por ŝtonigi la monstron, savis la belan Andromedon, kaj ili ĉiuj vivas en la ĉielo ĝis hodiaŭ.

Pliaj bildoj pri malnova Jafo en mia albumo 8 de la ĉiĉerona kurso

La grupo iris buse kaj trajne al Haifo, kie renkontis ilin Jehoŝua. Posttagmeze ili vizitis piede la Germana Kolonion - bele restaŭrita setlejo de la templeroj, mesiistaj germanaj setlistoj kiuj venis al Haifa kaj aliaj lokoj en Palestino en la dua duono de la 19a jarcento.

Mi ne povis mem gvidi la ekskurson en malnova Jafo ĉar mi devis finredakti la kongresan libron http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013kongresa-libro.pdf. La pasintan semajnon mi petis de la urbestro de Jerusalemo persone saluti en la inaŭguro, sed pro oficiala devontiĝo li ne povis kaj lia konsilanto proponis ke ni provu ĉe du el la vicurbestroj. Unu respondis negative, alia tute ne reagis. Mi skribis do al la tria vicurbesto, sen multa espero ricevi pozotivan respondon al impertinenta peto tiom proksime al la evento.



Lundo 15.4 - tri tagoj antaŭ la kongreso. La antaŭkongresa grupo veturas per buso al Akko.
Kiel pri Jafo, ankaŭ pri Akko mi preparis detalan raporton kadre de la ĉiĉerona kurso, kiun mi sendis al Jehoŝua, la chicherno de tiu tago. Kiel Jafo ankaŭ Akko estas antikva havenurbo, kun riĉa historio. Ĝi estis fenika havenurvo jam antaŭ 4000 jaroj, hais gravan rolon en la epoko de la krucbatalanoj kaj servis kiel ĉefurbo de la dua kruckavalira regno en la 13a jarcento. Akko estis regiona ĉefurbo ankaŭ en la Otomana epoko kaj ĝiaj fortikaĵoj bermsis Napoleonon en 1799, sed en la 20a jarcento ĝi perdis sian gravecon pro la kostruo de la haveno en Haifa. Tamen en la lastaj du jardekoj ĝi havas kulturan kaj ekonomian reviviĝon. La grupo komencis sian viziton en la "kavaliraj salonoj", lastatempe malkovritaj kaj elfositaj kruckavaliraj kasteloj kaj palacoj. El la posta epoko de la araba konkero kaj otomana regno elstaras la urban horizonto la Moskeo de Ĝazar, granda kaj daŭre aktiva moskeo. La grupo vizitis la buntan kovritan bazaron. Fine oni povis aprezi la marajn fortikajohojn el la murega promenjo.
Pliaj fotoj pri Akko: Albumo Akko

Sekve oni veturis al Roŝ Hanikra kaj descendis per telfero por viziti belajn grotojn en la blankaj
krutaj klifoj ĉe la maro proksime de la landlimo kun Libano.
Ĉe la organiza fronto pluraj aferoj estis finitaj en lundo. La Kongresa libro estas en la presejo. Alvenis al kongresaj sakoj kaj ĉapoj kiujn prizorgis Esti.

Mardo 16.4 - du tagoj antaŭ la kongreso. En Israelo estas festotago " Sendependeco"  - memore al al fondiĝo de Israelo en 1948. Mi trajne veturis al Haifa por gvidi la antaŭkongreson en Nazareto kaj Lago de Galileo. La grupanoj ne estas pretaj kaj mi devas urĝigi ilin al la buso. Mi planis plenplenan tagon, kaj chiu malfruo malhelpos plenumi la tutan planon. En la buso mi disdonis al chiuj la konresajn chapojn, kiuj jhus alvenis de la produktejo. Ni veturis orienten lau la antikva Via Maris, la "mara vojo" kiu gvidis de Egiptio al Damasko. Ni pasis apud la monteto Tel Megido, kie troviĝas grava arkeologia elfoajho kun tavoloj de multaj epokoj, de la prahistorio kal la biblia epoko. Nazareto estas la plej granda araba urbo de Israelo, kun 70,000 enloĝantoj, parto kristanoj kaj parto islamanoj. Ni vizitis la plej gravan lokon por kristanismo en Nazareto - la Preĝejo de Anunciacio. En tiu loko, lau la kristana kredo, la anĝelo anoncis al Maria ke ŝi estos graveda kun Jezuo. Kurioze, la nuna impona konstruajho de la preĝejo estis konstruita de la Israela kompanio "solel Bone" en la kvindekaj (lau la dezajno de la itala arkitekto Mucio). En la korto ni vidis tabulojn de Maria, donacitajn de diversaj popoloj, kaj ankau ŝildo donacita de esperantistoj. La interno de la preĝejo estas tre impona: sube malhela etajho kun la kaverno de la anuncado, kaj supre hela, lumigita etajho, kaj envute vertikala spaco de 46 metroj ĝis la konusa tegmenta pinto.
 

Sekve ni plu veturis al bela Maro de Galileo. Ĝi estas la plej granda dolchakva lago de Israelo. Ni vizitis la muzeon de Genosar, kie ni spektis filmon pri la trovado kaj restaurado de 2000-jara ŝipeto, el la tempo de Jezuo. Apude ni vizitis la Monton de Beatitudo kaj en la samnoma preĝejo, kiu estis konstruita en la kvidekaj de la fama itala arkitekto Berluci, por memorigi  la predikon de Jezuo sur tiu monto. La "Prediko sur la Monto" komenciĝas per la ok frazoj "Beataj estu…". Mi legis kelkajn el ili, kaj Katolika ekskursanto diris mi citas el la Nova Testamento kiel lia pastro. En la jaro 2000 la papo Johano la dekdua faris samloge grandegan predikon al miloj da keredantoj. Tuj apude troviĝas la muzeon de Genosar, kie ni spektis filmon pri la trovado kaj restaurado de 2000-jara ŝipeto, el la tempo de Jezuo.
Apude ni vizitis en la"urbo de Jezuo" Kapernaum, kiu estas modifo de la hebrea Kfar Nahum, kie Jezuo instruis kaj vivis en la domo de sia dischiplo Petro. Ni vizitis la lokan preĝejon en kies centro oni povas vidi la elfosajhon kie estis trovitaj kristanajn simboloj el la unua jarcento. Kelkaj el ni kuraĝis trempi siajn piedojn en la Lago de Galileo, preskaŭ kiel Jezuo. Ni finis la tagon per vizito en kibuco Maagan, kie ni havis kortuŝan renkontiĝon kun la plej maljuna esperantisto en Israelo – Teddy Lovenkopf.Kvankam li havas 90 jarojn, li venis renkonti nian autobuson che la enirejo se la kibuco. Li lernis Esperanton en Hungario, antau pli ol 60 jaroj, kaj renkontis Baghy kaj Kalochai. Antau sia dometo surborde de la bela maro de de Galileo Teddy klarigis al la grupo pri la kibuca vivo: antaue chio estis komuna. La kampoj, la produkroj, ech la loghdomoj apartenis al la kibuco, ne al la individuo. Oni manghis en komuna manghejo. Iom simile al Kolhozo. En la lastaj jardekoj tio shanghighis. La plimulto de la kibucoj farighis "privataj" - la membroj mem posedas siajn domojn, pagas por la servoj kaj ricevas salajron de la kibuco. Agrikuluro ne plu estas la nura enterpreno, sed ankau turismo, industrio kaj aliaj. La planita duonhoro en Maagan farighis pli ol unu horo, pro la interesa renkontigho kun Teddy.



Merkredo 17.4, unu tagon antau la kongreso. La antaukongresa grrupo vizitis kun Jehoshua la bahhan centron en Haifa, chicheronis Martha Otto, prezidanto de Bahaa Esperanto-Ligo. Matha estas volontulo che la monda Bahha centoro en Haifo, kaj shi gvidas Bahaajn pilgrimojn kaj turistojn en la belegaj ghardenoj. Estas 19 terasoj, char tiu nombro estas sankta en la Bahaa religio. Meze staras la Ora Kupolo, kie estas la tombo de la "Bab" - la anoncanto de la Bahaa "nasio" Bahaa Ula (lumo de Dio), kies tombo trovighas apud Ako. La Ora kupolo estas unu el la simboloj de Haifa.

Mi unue al veturis al Tel Avivo por kunordigi la alvenon de kongresanoj al gastejo Bnej Dan, Mi tre ĝojis persone bonvenigi la unuajn alvenantojn al la kongreso, Hai Ly el Vietnamio, la chinan grupon kaj Jomo. Sekve mi veturis al Jerusalemo kie mi vizitis la turisman ministerion por preni mapojn kaj prospektojn por la kongresaj sakoj. En mia oficejo mi finpreparis la etikedojn por la kongresaj nomŝildoj kaj plenumis kelkajn gravajn taskojn en la universitato, antaŭ la dektaga foresto pro la kongreso kaj postkongreso.